Vikipedio

27-a de decembro

dato
Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31
decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2022
tagoj

La 27-a de decembro estas la 361-a tago de la jaro (la 362-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 4 tagoj restas.

Je la 27-a de decembro okazis, interalie:

Enhavo

  • 1 Eventoj
  • 2 Naskiĝoj
  • 3 Mortoj
  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj
  • 5 Tagoj de semajno

EventojRedakti

  • 537: Konstantinopolo: imperiestro Justiniano la 1-a konsekris bazilikon Hagia Sofia
  • 1206: Sankta Dominiko fondis apud Karkasuno ordenon de dominikaninoj, t.e. predikantoj por kontraŭstariĝi al katarismo
  • 1253: Flandra franciskano, misiisto kaj vojaĝisto Vilhelmo de Rubruk atingis kun mesaĝo de la reĝo de Francio Ludoviko la 9-a Karakorumon, ĉefurbon de mongola ĥano - celo de la ekspedicio estis esploro ĉu la ĥano estus preta akcepti kristanismon kaj iĝi aliancano en batalo kontraŭ turkoj
  • 1400: Pollando: Nowe Miasto nad Pilicą iĝis urbo
  • 1512: Proklamo de la Leĝoj de Burgoso, unua kodigita regularo pri konduto de hispanoj en Ameriko
  • 1529: Reĝo Sigismondo la 1-a alligis Mazovion al Pollando - pro manko de vira hereda posteulo
  • 1587: Krakovo: Sigismondo la 3-a en la Vavela Katedralo kroniĝis kiel reĝo de Pollando
  • 1655: Pollando: sveda sieĝo de Jasna Góra finiĝis - turnopunkto de la sveda diluvo
  • 1703: Methuen-traktato pri komerco inter Portugalio kaj Britio
  • 1741: Armeo de Reĝlando Prusio eniris Olomouc
  • 1831: Dua vojaĝo de la Beagle: Charles Darwin ekvojaĝis ĉirkaŭ la mondo sur la velŝipo HMS Beagle
  • 1845: John L. O'Sullivan en sia ĵurnalo "New York Morning News" argumentis, ke Usono rajtas postuli la tutan Oregonan Landon "per la rajto de nia evidenta destino", popularigante uzon de la termino
  • 1862: Malfermo de fervojlinio inter Varsovio kaj Peterburgo - 1330 km de longeco
  • 1870: Hispana ĉefministro Juan Prim estis mortige vundita en atenco
  • 1877: La 10-a rusa-turka milito: batalo de Ŝejnova (Ŝipka montpasejo) komenciĝis en Balkana Montaro
  • 1895: Kolumbio: pendoponto super Kaŭko, kiu ligas urbon Sankta Fido de Antjokio kaj Olaya ekfunkciis - la plej longa en Sudameriko
  • 1904: Londono: premiero de Peter Pan en Duke York's Theatre, de la skota aŭtoro kaj teatroverkisto James Matthew Barrie
  • 1907: La 2-a kongreso de Junaj Turkoj okazis en Parizo - sultano Abd-ul-Hamid la 2-a estis kritikita en ĝia fina deklaracio
  • 1911: Unuan fojon oni plenumis kanton Ĝana Gana Mana, komponitan de Rabindranath Tagore, kies unua versaĵo iĝis en 1950 nacia himno de Barato
  • Unua mondmilito:
    • 1916: Francio kaj Britio disdividis estintan germanan kolonion Togolando
    • 1917: En Rusio aperis dekreto pri ŝtatigo de bankoj
  • 1918: Dua Pola Respubliko: Ribelo de Grandpolujo kontraŭ Vajmara respubliko eksplodis en ties provinco Poznano (lulilo de la pola ŝtataneco restanta dum 125 jaroj ene de prusa aneksaĵo), sub gvido de generaloj Stanisław Taczak kaj Józef Dowbor-Muśnicki
  • 1926: Papo Pio la 11-a kondamnis agadon de franca monarkiisma kontraŭrevolucia movado Action Française
  • 1928: Pola flugkompanio LOT fondiĝis
  • 1929: Sovetunio: abolo de la Nova Ekonomia Politiko; Stalin enkondukis la intencon "elimini kulakojn kiel klason", kiu transformiĝis al amasa persekutado de pli riĉaj kamparanoj — kolektivigo en Sovetunio
  • 1933: Brita Muzeo pagis al regopovoj de Sovetunio 100 mil pundojn pro kelkcent paĝoj (⅔ de la tuto) de la Sinaja Kodekso, konservata en leningrada Ŝtata Publika Biblioteko
  • 1934: Persio ŝanĝis nomon al Irano
  • 1936: Turka poeto Nâzım Hikmet estis arestita
  • 1939: Turkio: tertremo en provinco Erzincan mortigis pli ol 30 000 homojn
  • Dua mondmilito:
    • 1939: Germana okupado de Pollando: nokte de la 26-a/27-a de decembro en Wawer (nun kvartalo de Varsovio) germanoj pafmortigis 107 arestitajn personojn eltiritajn de loĝejoj pro pli frua pafmortigo de 2 germanaj suboficiroj fare de krimuloj fuĝintaj de punejo; Gestapo pafmortigis en Chochołów (distrikto Nowotarski) 9 personojn
    • 1940: Pola Rezistomovado: en Varto-Lando Gestapo informis pri kresko de cirkulanta konspira gazetaro kaj traserĉis kelkcenton da domoj serĉante armilojn kaj sekretajn presejojn; Rumanio: generalo Ion Antonescu estis informita pri planata operaco kontraŭ Grekio kaj lige al tio pri koncentriĝo de 12-a Armeo, kaj pri germanaj planoj kontraŭ Sovetunio
    • 1941: norde de Łowicz (erare jam sur teritorio aligita al Nazia Germanio) surgrundiĝis skipo de mutobskuruloj; de Moskvo al Pollando alvenis nokte de la 27-a/28-a de decembro unua iniciata grupo, kies celo estis restarigo de la Pola Laborista Partio sur teritorioj okupitaj de Germanio, kiu pere de paraŝutoj surgrundiĝis apud Varsovio (pli frua septembra provo de Vjazma fiaskis pro aviadila katastrofo); britaj kaj norvegaj taĉmentoj atakis komunumon en Sogn og Fjordane detruante germanajn artileriajn subtaĉmentojn de maraj kanonoj kaj fabrikojn de sterilvakuigo kaj fiŝoleo; Dmitrij Ŝostakoviĉ finis sian 7-an simfonion, verkitan dum kaj pri la sieĝo de Leningrado
    • 1942: Gestapo pafmortigis en Ryglice (distrikto Tarnowski) 6 personojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis fervojan trakon inter Vilno kaj Kovno; ribelo de Zamość: speciala taĉmento de Kamparanaj Batalionoj bruligis vilaĝon Wierzbie en distrikto Zamojski, enloĝitan de germanoj - venĝe pro deportado de pola loĝantaro de Zamość-regiono; malliberigita de germanoj soveta generalo Andrej Andrejeviĉ Vlasov eldonis t.n. Dekreton de Smolensk pri neceso faligi stalinismon kaj krei novan Rusion
    • 1943: Germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto 37 virojn kaj 5 virinojn, en Lublin 40 kaj en 3 aliaj lokoj 10 malliberigitojn, 13 personojn, en tio 7 virinojn, kaj partizanon; Gestapo sendis de Vroclavo 5 polojn al koncentrejo Gross-Rosen
    • 1944: apud Nowy Targ okazis lasta alteriĝo de mutobskuruloj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento por batali kontraŭ du okupantoj; Orienta Fronto: en Hungario Ruĝa Armeo komencis malvastigi ringon ĉirkaŭ Budapeŝto okupante oriente de Danubo Csömör, Maglód, Vecsés, kaj okcidente Kalenfeld, Budakalász, Békásmegyer; Pacifiko: sur insularo Palaŭo rezisto de japanoj sur la insulo Peleliu finiĝis
  • 1945: Usono: konferencaj decidoj de Bretton Woods ekvalidis - kreo de la Internacia Mona Fonduso kaj de la Monda Banko, ankaŭ Internacia Banko por la Rekonstruo kaj Disvolvigo ekfunkciis
  • 1947: Stalinismo: Armea Tribunalo en Varsovio mortkondamnis subkolonelon kaj historiiston Wacław Lipiński, estinta soldato de Józef Piłsudski, aktivulo de Pola Subtera Ŝtato — li mortis en malliberejo en 1949
  • 1949: Nederlanda reĝino Juliana suverenigis Indonezion - la reĝino kaj ĉefministro Mohammad Hatta subskribis la traktaton, kio oficiale finis la nederlandan koloniigon
  • 1949: Kultura interkonsento estis subskribita inter Turkio kaj Usono
  • 1958: Nasko de nova franca franko kun valoro de 100 malnovaj frankoj kaj 17,5%-a devaluto
  • 1966: Kultura Revolucio: 10 000 Ruĝaj gardistoj, renkontiĝintaj en Pekino, denuncis prezidanton de Ĉina Popola Respubliko Liu Shaoqi
  • 1968: Skipa kosma misio de Apollo 8 finiĝis
  • 1975: Papo Paŭlo la 6-a apelaciis al Israelo agnoski homrajtojn de palestinanoj
  • 1978: Hispana transiro: reĝo Johano Karlo la 1-a subskribis unuan demokratian konstitucion de Hispanio, post 40 jaroj de frankismo
  • 1979: Komence de la soveta interveno en Afganio taĉmentoj de Specnazo atakis prezidentan palacon en Kabulo - estis pafmortigita prezidanto de Afganio Hafizullah Amin
  • 1981: Usona semajnrevuo Time anoncis Lech Wałęsa Persono de la jaro 1981
  • 1983: Papo Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis kun Mehmet Ali Ağca
  • 1984: En Toruń komenciĝis, reĝisorata de regopovoj de Pola Popola Respubliko, proceso de 3 oficiroj de sekureca servo kaj ilia superulo, akuzitaj pri homforkapto, torturado kaj murdo de pastro Jerzy Popiełuszko
  • 1985: 19 civiluloj estis murditaj kaj pli ol 100 vunditaj en palestinaj teroraj atakoj en flughavenoj de Romo kaj Vieno
  • 1985: Ruando: korpo de murdita usona etologino Dian Fossey estis malkovrita en ŝia kabano en Nacia Parko de Vulkanoj
  • 1989: Egiptio kaj Sirio post 12 jaroj religis diplomatiajn rilatojn
  • 1991: Pollando agnoskis sendependecon de Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kazaĥio, Moldava Respubliko, Rusia Federacio, Taĝikio kaj Turkmenio
  • 1995: Marek Kamiński kiel unua polo atingis la sudan poluson
  • 2002: 72 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis dum terorisma atako per bombokamiono kontraŭ administrejo en Grozno (Ĉeĉenio, Rusio)
  • 2003: Iraka milito: 5 bulgaraj soldatoj estis mortigitaj en Karbala; Bolonjo: bombeksplodo, sen konsekvencoj, en la restadejo de Romano Prodi, tiam prezidanto de Eŭropa Komisiono
  • 2005: Fondaĵo de Arkeologia Parko fondita: Bosnia Piramido de la Suno
  • 2007: Rawalpindi: pro atenco de sinmortiginto pereis dufoja ĉefministrino de Pakistano - Benazir Bhutto, forlasanta amaskunvenon de Pakistana Popola Partio
  • 2008: Konflikto de la Gaza Sektoro komenciĝis - Israelo flugatakis Gazan Sektoron (dum 3 semajnoj pereis ne malpli ol 271 personoj, ĉirkaŭ 600 vundiĝis)
  • 2009: Protestado en Irano komenciĝis post prezidenta balotado (oficiale la unuan tagon pereis en tumultoj 8 personoj, entute 30, neoficiale ne malpli ol 150)
  • 2013: Rezulte de bombeksplodo en aŭtomobilo en Bejruto 6 personoj pereis kaj 71 vundiĝis - inter mortigitoj estis libana ministro pri financoj
  • 2013: Siria enlanda milito: en embusko de registaraj fortoj en gubernio Rif Dimaŝk pereis 65 islamistoj, kaj 20 vundiĝis

NaskiĝojRedakti

  • 1525: Giovanni Pierluigi da Palestrina, itala komponisto (m. 1594
  • 1566: Jan Jessenius, slovaka humanisto, rektoro de la Universitato de Karolo (m. 1621)
  • 1571: Keplero, germana astronomo, matematikisto kaj astrologo, konata pro la Leĝoj de Kepler (m. 1630)
  • 1595: Bohdan Ĥmelnickij, kozaka hetmano, nacia heroo de Ukrainio, en la jaroj 1648-1654 batalanta kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj (m. 1657)
  • 1654: Jacob Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto, formulinta la leĝon de grandaj nombroj (m. 1705)
  • 1717: Pio la 6-a, papo (m. 1799)
  • 1761: Michael Andreas Barclay de Tolly, rusia generalo-feldmarŝalo (m. 1818)
  • 1773: George Cayley, angla inventisto kaj inĝeniero kontribuinta al evoluo de aerodinamiko (m. 1857)
  • 1788: Andreas Wiß, germana verkisto kaj teologo (m. 1816)
  • 1806: Ramón Cabrera, hispana generalo kaj politikisto, estro de karlistoj (m. 1877)
  • 1822: Louis Pasteur, franca kemiisto, pioniro de mikrobiologio, inventisto de la metodo pri pasteŭrizado (m. 1895)
  • 1823: Ferenc Komáromy, hungara verkisto laborinta en la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (m. 1896)
  • 1832: Paŭlo Tretjakov, rusa kolektisto, fondinto de la Tretjakova galerio (m. 1898)
  • 1836: Walery Antoni Wróblewski, pola revolucia-demokratia aktivulo, komandanto de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio, generalo de la Pariza Komunumo (m. 1908)
  • 1869: Kelemen Gál, hungara historiisto (m. 1945)
  • 1896: Carl Zuckmayer, germana verkisto, pacisto (m. 1977)
  • 1898: Mária Halmágyi, hungara ĵurnalistino, poetino, raportistino de gazeto "Vörös Zászló" (m. 1972)
  • 1898: Otto Maschl, aŭstra ekonomikisto, verkisto, komunisto kaj esperantisto, aktivulo de SAT, kunlaboranto de "Sennaciulo", "Sennacieca Revuo" kaj "La Nova Epoko" (m. 1973)
  • 1901: Marlene Dietrich, germana aktorino kaj kantistino, seksosimbolo, usona civitanino (m. 1992)
  • 1902: Ferenc Szabó, hungara komponisto, profesoro (m. 1969)
  • 1906: Erwin Geschonneck, germana aktoro en GDR (m. 2008)
  • 1910: Georgij Gause, sovetia biologo kaj mikrobiologo, kies nomon en ekologio ricevis konkurencekskluda principo, esploristo de antibiotikoj (m. 1986)
  • 1911: Endre Szervánszky, hungara komponisto, profesoro kaj justulo inter la popoloj (m. 1977)
  • 1916: Gyula Márton, rumania hungara lingvisto, universitata profesoro (m. 1976)
  • 1917: János Ady, hungara eldonisto kaj redaktoro, elmigrinta en Aŭstralion (m. 1988)
  • 1920: Jiří Sovák, ĉeĥa aktoro (m. 2000)
  • 1924: Daniel Luez, franca esperantisto, kreanto de Koresponda Servo Mondskala, membro de la kabareto La tri koboldoj, kontribuanto al "La Ondo de Esperanto", redaktoro de "Fonto", tradukisto (m. 2013)
  • 1925: Michel Piccoli, franca aktoro (m. 2020)
  • 1926: Lajos Vajda, rumania hungara historiisto (m. 1990)
  • 1928: Lóránt Péter, rumania-hungara inĝeniero, fakverkisto pri tekniko
  • 1931: Scotty Moore, usona gitaristo kaj muzik-registra inĝeniero akompananta al Elvis Presley (m. 2016)
  • 1937: Dale Russell, kanada geologo kaj paleontologo esploranta dinosaŭrojn, konsideranta eksterteran tialon (supernovao, kometo, asteroido) por formortado (m. 2019)
  • 1943: Joan Manuel Serrat, hispana kantisto, peranto de la kataluna nova kanzono
  • 1944: Markus Werner, svisa verkisto de romanoj kaj pedagogo
  • 1948: Gérard Depardieu, franca aktoro
  • 1951: Ernesto Zedillo Ponce de León, prezidento de Meksiko
  • 1951: György Jovián, rumania hungara/hungara pentristo
  • 1959: János Barabás T., hungara verkisto kaj diplomato
  • 1961: Guido Westerwelle, germana politikisto, gvidanto de Libera Demokratia Partio (m. 2016)
  • 1962: Jörg Rüpke, germana klasika filologo kaj fakulo pri antikva historio de religio
  • 1963: Gamal Mubarak, egipta politikisto, kiu ĝis la Egipta revolucio de 2011 gvidis Naci-demokratian partion
  • 1965: Salman Ĥan, aktoro de la barata kinematografio
  • 1967: Levente Kovács, rumania hungara aktoro
  • 1981: Emilie de Ravin, aŭstralia filma kaj televida aktorino
  • 1988: Hayley Williams, usona kantistino kaj kantaŭtorino
  • 1991: Jimi Blue Ochsenknecht, germana aktoro kaj kantisto
  • 1995: Timothée Chalamet, franc-usona aktoro

MortojRedakti

  • 1065: Fernando la 1-a, reĝo de Leono (naskiĝis ĉirkaŭ 1017)
  • 1498: Alexander Hegius, nederlanda humanisto kaj pedagogo (n. 1439)
  • 1585: Pierre de Ronsard, franca poeto, reprezentanto de renesanco, gvidanto de Plejado (n. 1524)
  • 1633: Meletij Smotrickij, litva filologo, aŭtoro de slavona gramatiko (naskiĝis ĉirkaŭ 1577)
  • 1663: Kristino de Francio, franca princino (n. 1606)
  • 1743: Hyacinthe Rigaud, franca pentristo kaj portretisto (n. 1659)
  • 1793: Gottlob Ernst Josias Friedrich von Stein, germana oficisto (n. 1735)
  • 1802: Jens Juel, dana pentristo, portretisto kaj pejzaĝisto (n. 1745)
  • 1808: Ferenc Nyulas, hungara kuracisto, kunmalkovrinto de mangano (n. 1758)
  • 1849: Jacques-Laurent Agasse, svisa pentristo de animaloj kaj pejzaĝoj (n. 1767)
  • 1850: Karl Friedrich Anton von Conta, germana diplomato kaj politikisto (n. 1778)
  • 1873: Edward Blyth, angla ornitologo, zoologo, farmaciisto (n. 1810)
  • 1891: Aleksander Chodźko, pola poeto, orientalisto, slavisto, tradukisto (n. 1804)
  • 1914: Otto Herman, hungara sciencisto, ornitologo, politikisto (n. 1835)
  • 1923: Gustave Eiffel, franca arkitekto kaj inĝeniero (n. 1832)
  • 1930: Gyula Farkas, hungara matematikisto kaj fizikisto, konata pro sianoma lemo (n. 1847)
  • 1936: Leon Wyczółkowski, pola realisma pentristo, grafikisto kaj desegnisto, reprezentanto de Juna Pollando (n. 1852)
  • 1936: Mehmet Âkif Ersoy, turka verkisto kaj bestokuracisto (n. 1873)
  • 1938: Osip Mandelstam, rusia, sovetia poeto, viktimo de la Granda Teroro (n. 1891)
  • 1939: Hermann Häfker, germana historiisto, pioniro pri filmteorio, aŭtoro de Jarmiloj pasas, viktimo de nazia koncentrejo (n. 1873)
  • 1944: Amy Beach, usona komponistino kaj pianistino, unua usona virino, kiu komponis simfonion (n. 1864)
  • 1944: Sára Salkaházi, slovaka monaĥino, justulino inter la popoloj, murdita (n. 1899)
  • 1950: Max Beckmann, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1884)
  • 1951: Emil Herfurth, germana pedagogo kaj politikisto (n. 1887)
  • 1953: Julian Tuwim, pola poeto, tradukisto de diversnacia poezio al la pola kaj esperanto (de Leopold Staff), elmigrinta al Brazilo, esperantigata de Lidia Ligęza (n. 1894)
  • 1962: Erwin Wittstock, rumana verkisto kaj juristo (n. 1899)
  • 1964: József Köpeczi Sebestyén, hungara arthistoriisto, blazonisto, pentristo (n. 1878)
  • 1972: Ákos Dutka, hungara poeto, ĵurnalisto, redaktoro, framasono (n. 1881)
  • 1978: Alexandre Deulofeu, kataluna politikisto kaj filozofo pri cikleco de la evoluo de civilizoj (n. 1903)
  • 1978: Houari Boumediene, alĝeria militisto kaj socialisto, dua prezidanto de Alĝerio (n. 1932)
  • 1984: Lola Réz Kosáryné, hungara verkistino kaj tradukistino (n. 1892)
  • 1985: Dian Fossey, usona etologino okupiĝanta pri montaj goriloj, murdita (n. 1932)
  • 1986: Ferenc Fülöp, hungara popoldancisto, laboranto de Hungaraj Ŝtataj Fervojoj (n. 1903)
  • 1990: András Grepály, rumania hungara kuracisto (n. 1912)
  • 1991: Wilhelm Solzbacher, germana-usona ekonomikisto, lingvisto, poligloto kaj esperantisto, redaktanto de "La Juna Batalanto", ĉefsekretario de MOKA, prelevojaĝanto pri Esperanto en Eŭropo kaj Usono, prezidanto de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, kunredaktoro de "Amerika Esperantisto", membro de la Akademio de Esperanto kaj kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (n. 1907)
  • 1992: Pavol Čarnogurský, slovaka politikisto kaj disidento
  • 1994: András Bálint, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1943)
  • 1995: Albert Goodheir, nederlanda instruisto, pastoro de Skota Eklezio, kvakero, poligloto, premiata ĉe Belartaj Konkursoj de UEA, Esperanto-verkisto tradukata al la angla, hungara, pola, rumana kaj skotgaela lingvoj, kunredaktoro de Angla antologio kaj Skota Antologio, redaktoro de "Esperanto en Skotlando", sekretario de Akademio de Esperanto, adjunkto de AIS, aŭtoro de esperantlingva monografio pri Spinoza, tradukisto el la helena, latina, angla kaj irlandgaela lingvo (n. 1912)
  • 2007: Jaan Kross, estona poeto, verkisto kaj tradukisto, membro de la Parlamento de Estonio (n. 1920)
  • 2007: Jerzy Kawalerowicz, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1922)
  • 2007: Mieczysław Künstler, pola ĉinologo, kuntradukinto de "Analektoj de Konfuceo" (n. 1933)
  • 2007: Benazir Bhutto, dufoja ĉefministrino de Pakistano, murdita (n. 1953)
  • 2016: Carrie Fisher, usona aktorino, scenaristino kaj verkistino (n. 1956)

Specialaj tagoj kaj festojRedakti

  • Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
    • Sankta Johano la Evangeliisto, apostolo
  • Pollando: Nacia Tago de la Venka Ribelo de Grandpolujo, ekde 2021

Tagoj de semajnoRedakti

La 27-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):

  • Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
  • Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
  • Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
  • Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
  • Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
  • Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
  • Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.
  • 27-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • Kategorio 27-a de decembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • 27-a de decembro en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
Elŝutita el "https://eo.wikidark.org/w/index.php?title=27-a_de_decembro&oldid=7457528"
Wikipedia dark mode