Vikipedio

Aprilo de 2022

aprilo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2022
tagoj

Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2022:

3-a de aprilo 2022
  • Serbio Aleksandar Vučić venkis en la balotado en Serbio kaj plu estos prezidento.
  • Hungario Viktor Orban venkis en la balotado en Hungario kaj plu estos ĉefministro.
  • Kostariko Rodrigo Chaves venkis en la balotado en Kostariko kaj estos prezidento.
4-a de aprilo 2022
  • UkrainioRusio UN postulas sendependan enketon pri militkrimoj pro la malkovro de centoj da pafmortigitaj civiluloj en la urbeto Buĉa (Kieva provinco) post la retiriĝo de la rusiaj trupoj el la nordo de la ukrainia teritorio.
8-a de aprilo 2022
  • Ukrainio Pli ol 50 civiluloj estis mortigitaj en la bombado de fervoja stacio Kramatorsk; Ukrainio akuzis rusiajn trupojn pri la lanĉo de raketo Toĉka-U, sed Rusio memorigas ke ĝia armeo ne plu uzas tiun malnovan armilon dum la ukraina armeo uzas ĝin ĉiutage.
10-a de aprilo 2022
  • Francio Emmanuel Macron kaj Marine Le Pen kvalifikiĝas por la dua raŭndo de la prezidanta baloto.
  • Israelo Israelo anoncis pri plano konstrui pliajn 40 km da bariloj en la Okcidenta bordo.
  • Sud-Osetio En Sud-Osetio opozicia Alan Gaglojev ricevis plej multe da voĉdonoj en la prezidenta baloto, sekvos rebaloto inter du pintaj kandidatoj.
12-a de aprilo 2022
  • Filipinoj Tropika ŝtormo kaŭzis 20 mortojn en Filipinoj.
13-a de aprilo 2022
  • Sud-Afriko Fortaj pluvoj dum kelkaj tagoj kaj inundoj kaŭzis pli ol 400 mortojn en Kvazulu-Natalo, Sud-Afriko.
14-a de aprilo 2022
  • Rusio Naval ensign of Russia.svg Rusia flagŝipa krozoŝipo Moskva sinkis post eksplodo ĉe la marbordo de Ukrainio.
19-a de aprilo 2022
  • Orienta Timoro José Ramos-Horta estis elektita kiel prezidento de Orienta Timoro.
24-a de aprilo 2022
  • Francio Emmanuel Macron estis reelektita prezidento de Francio, venkinte Marine Le Pen.
29-a de aprilo 2022
  • Montenegro Dritan Abazović estas elektita kiel la nova Ĉefministro de Montenegro fare de la Parlamento.


  • Kategorio Aprilo de 2022 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • Aprilo de 2022 en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
Elŝutita el "https://eo.wikidark.org/w/index.php?title=Aprilo_de_2022&oldid=7570600"
Wikipedia dark mode