Vikipedio

Dole

francia urbo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dole-Ville (stacidomo).

Dole [dol], en esperanto Dolo, estas franca komunumo lokita en la departemento Jura kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dolois [dolŭa'] (Dolanoj). Dolo estas la plej granda urbo de la departemento, kvankam ĝi ne estas la prefektejo.

Dole
La kolegiejo kaj la urbocentro.
La kolegiejo kaj la urbocentro.
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura (subprefektejo)
Arondismento Dole (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Komunumaro Communauté d'agglomération du Grand Dole
INSEE kodo 39198 [+]
Poŝtkodo 39100
Retpaĝaro http://www.dole.org/
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Marie Sermier (UMP)
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 23 711  (2019) [+]
Loĝdenso 618 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo)47.0922222222225.4897222222222Koordinatoj: 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo)
Alto De 196 al 341 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 38,38 km² (3 838 ha)
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Dole (Jura)
DEC
Dole
Situo de Dole

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dole (Jura) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
v • d • r
Blazono

Enhavo

  • 1 Geografio
    • 1.1 Demografio
  • 2 Historio
  • 3 Lokaj famuloj
    • 3.1 Naskiĝis en Dole la jenaj famuloj
    • 3.2 Vivis en Dole
    • 3.3 Vivis en Dole la jenaj famuloj
    • 3.4 En rilato kun Dole
  • 4 Vidindaĵoj
  • 5 Administrado
  • 6 Partneraj urboj
  • 7 Esperanto
    • 7.1 2014
    • 7.2 2015
    • 7.3 2016
    • 7.4 2017
  • 8 Notoj kaj referencoj
  • 9 Vidu ankaŭ
  • 10 Eksteraj ligiloj

GeografioRedakti

 
Vido de la preĝejo Dipatrino kaj la kanalo el la Rodano al la Rejno

Dolo, arta kaj historia urbo, situas ĉe la bordoj de la rivero Doubs kaj de la kanalo el la Rodano al la Rejno, meze de la vojo inter Dijon kaj Besançon. Dole estas aŭtovojonodo.

DemografioRedakti

 
Loĝantaro

Dole etendiĝas sur 38,38 kilometroj alt du kaj havis 23 711 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2019, tiel ke la loka loĝdenso estas po 617,8 homoj kilometre alt du[1].

HistorioRedakti

En 1423, la duko Filipo la 3-a fondis en Dolo universitaton por Burgonjo kaj Franĉ-Konteo.

En 1474, la duko Karlo la brava difinis la rolon de parlamento kiu kunsidis alternative en Bono kaj Dolo por juĝadoj en Burgonjo kaj Franĉ-konteo kaj iĝis sendependa de la parlamento de Parizo[2].

Fine de februaro 1477, kiam Marie la filino de la forpasinta Karlo la brava komprenis, ke la reĝo Ludoviko la 11-a perfidis ŝin, ŝi ribelis kaj poste la urbo Dolo estis sieĝita de La Trémoille (la sinjoro de Craon la franca guberniestro de Burgonjo) sed vane. En 1479 la franca armeo revenis denove kaj detruis la urbon.

En 1593 Dole denove iĝis espana.

En 1636, la princo Henri la 2a de Bourbon-Condé klopodis vane preni la urbon, kiu rezistis dum 80 tagoj. Finfine la urbo estis liberigita de la duko Karolo la 4-a.

...

En 1674, la reĝo Ludoviko la 14-a kun Vauban prenis la urbon definive.

Lokaj famulojRedakti

Naskiĝis en Dole la jenaj famulojRedakti

  •  

    Jean de Vienne (1321-1396).

  •  

    Jean Carondelet (1469-1544).

  •  

    Jean-Baptiste Girard (1680-1733).

  •  

    Claude-François Malet (1754-1812).

  •  

    Gilbert Bachelu (1777-1849).

  •  

    Simon Bernard (1779-1839).

  •  

    Louis Pasteur (1822-1895).

  •  

    Antoine Béthouart (1889-1982).

  •  

    André Besson (1927-).

  •  

    Philippe Erulin (1932-1979).

  •  

    Hubert-Félix Thiéfaine (1948-).

Vivis en DoleRedakti

  •  

    Jules Grévy (1807-1891).

  •  

    Marcel Aymé (1902-1967).

  •  

    Pierre Duc (1945-).

  •  

    Élizabeth Herrgott (1947-).

  •  

    Dominique Voynet (1958-).

Dolo estas la urbo, kie Marcel Aymé estis gimnaziano. La politikistino Dominique Voynet aktivis en tiu urbo kaj estis elektita de ĝi kiel deputitino de la 10-an de julio 2001 ĝis la 16-an de junio 2002.

Vivis en Dole la jenaj famulojRedakti

  • Camille Jourdy scenaristino de bildstrioj vivis en Dole ĝis 20-jaraĝa.

En rilato kun DoleRedakti

  • Jean-Louis Thouard scenaristo-desegnisto de bildstrioj kreis bildstrion pri Dole : "Il était une fois Dole, de Jacques Duhamel à nos jours (1967-2017), eldonita en 2017.

VidindaĵojRedakti

  • Pasteur-muzeo

La heredaĵo de Dolo konsistas el stratetoj, tipaj de la malnova kvartalo, kun domoj datiĝanta ekde la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj ĉirkaŭ la Kolegiejo Notre-Dame. Ekzistas multaj rimarkindaj ŝtuparoj, kaj bela kvartalo nomita Petite Venise ("Eta Veneco").

AdministradoRedakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1944 1947 François Mugnier-Pollet divers gauche instruisto


1947 1968 Charles-Laurent Thouverey Parti radical senatano


1968 1976 Jacques Duhamel PDM parlamentano, ministro


1976 1977 Armand Truchot UDR kuracisto


1977 1983 Jean-Pierre Santa Cruz PS kuracisto, parlamentano


1983 2008 Gilbert Barbier UDF UMP kirurgo, parlamentano, senatano


2008 2014 Jean-Claude Wambst PS juristo, instruisto


2014 2017 Jean-Marie Sermier UMPLR parlamentano


2017 2020 Jean-Baptiste Gagnoux UMPLR instruisto pri historio kaj geografio


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Partneraj urbojRedakti

  •   Northwich, 1959 en Unuiĝinta Reĝlando
  •   Lahr (Nigra Arbaro), 1962 en Germanio
  •   Carlow (Irlando), 1982 en Irlando
  •   Sestri Levante, 1983 en Italio
  •   Kostroma, 1993 en Rusio
  •   Tábor, 1997 en Ĉeĥio
  •   Taza, 2007 en Maroko
  •   Olesa de Montserrat en Hispanio

Ĝemelprojekto estas antaŭsubskribita kun Chaohu en ĉinio, la 20-an de majo 1999.

EsperantoRedakti

- Jura-Esperanto partoprenis en la loka Socia Forumo printempe 2012 kaj 2014.

- Post interkonsento inter la kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012,

  • Mireille Grosjean prelegis en kulturoteko "Albert Camus" en la kvartalo de Mesnils-Pasteur en Dole la 28-an de majo 2013.

Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Communauté d'agglomération du Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.

  • Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo

kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigas esperanton al infanoj.

  • La 18-an de junio en kulturoteko "Albert Camus" Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia kunulino.
  • Alain Droyer prezentis esperantan muzikon la 25-an de junio.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko, kaj organizas kursojn de esperanto ekde oktobro 2013.

2014Redakti

  • La 5-an de julio 2014, Jura-Esperanto organizis esperantan tagon kun riĉa programo: "la 200 000a artikolo ĉe Vikipedio", ekspozicio "Esperanto-2014" kun prezentado de originalaj dokumentoj el la Nacia Esperanto-Muzeo (Gray), kaj spektado de la filmo " Esperanto" de Jean-Dominique Gautier.
  • la 11-an de oktobro 2014, Jura-Esperanto ricevis Stano Marĉek, ano de Akademio de Esperanto.

2015Redakti

  • La 25-an de junio 2015, Jura-Esperanto iĝas registrita asocio sub la nomo Dole-Esperanto.
  • De septembro kaj oktobro DOLE-ESPERANTO organizas kursojn en kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj l'Escale,

centre social du Poiset 2, bd de la corniche.

2016Redakti

  • La 29-an de aprilo 2016, Dole-Esperanto bonvenigis esperantistoj el Seatlo, Les kaj Arlyn Kerr. Tiuokaze estis la unua ĉiĉeronado en esperanto de la Pasteur-muzeo en Dole.
  • La 22-an de oktobro 2016 okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale". Pli ol 30 uloj partoprenis el Dole, Diĵono, Bezansono, Valentigney, Belforto, Chalon-sur-Saône, Bourg-en-Bresse, Mesvres, Liono ktp. Dum tiu okazo Magali Lautrou kaj Olivier Buisson prezentis sian verkon : La Strigo de Diĵono, disponebla ĉe la turisma oficejo en Diĵono en 4 lingvoj (franca,angla,germana,esperanta), eldonita en 2016.
  • De oktobro 2016 Dole-Esperanto estas en kontakto kun la esperantistoj de la ĝemelita urbo Sestri Levante.

2017Redakti

  • La 14-an de januaro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".
  • La 27-an de julio delegacio de Dole-Esperanto estis akceptita de Valentina Ghio, urbestrino de Sestri-Levante, ĝemela urbo de Dole, pere de Grupo Esperanto-Tigulio (GET).
  • La 7-an de oktobro 2017, okazis Esperanto-sabato en "Centre social Escale".

Notoj kaj referencojRedakti

  1. ↑ La nombroj de la INSEE france
  2. ↑ Parlemento de Bono-Dolo france

Vidu ankaŭRedakti

  • Komunumoj de Jura
  • Listo de urboj de Francio
  • Kulturoteko "Albert Camus" en Dole
  • Dole-Ville (stacidomo)

Eksteraj ligilojRedakti

  • Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2008-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
 
La kolegiejo
Elŝutita el "https://eo.wikidark.org/w/index.php?title=Dole&oldid=7387057"
Wikipedia dark mode