Esperanto kaj Libera Scio
Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle: Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, agnoskis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (angle: Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2]. Krome la projekto celas subtenon de Daŭripovaj evoluigaj celoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Esperanto kaj Libera Scio | ||
---|---|---|
![]() | ||
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio | ||
Fondodato | 4-a de aprilo 2013 | |
Sidejo | Zvolen, Slovakio | |
Estro | Michal Matúšov | |
vicprezidanto | Javier Ramos Nistal | |
Retejo | esperanto.wiki | |

Diferenco inter Vikimedio kaj VikipedioRedakti
Kontraste al vikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizas movadon iom similan al la Esperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.
Listo de estraroj de ELiSoRedakti
Estraranoj oficas dum 3 jara oficperiodo, jen la nuna estraro ĝis 2022.[3]
Estraro | Ekde | Komitato | Revizia komisiono | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Prezidanto | Vicprezidanto | Membro | Prezidanto | Membro | Membro | ||
1-a | 2020-05-16 | Michal Matúšov | Javier Ramos Nistal | Juan Sebastian Quintero Santacruz |
ReferencojRedakti
- ↑ Rekonigo de ELiSoĉe Meta-Vikio angle
- ↑ Podíl našeho klubu na Wikipedii ĉeĥe
- ↑ Estraro de ELiSo ĉe esperanto.wiki
Vidu ankaŭRedakti
- Vikipedio:Esperanto kaj Libera Scio (projekta vikipedia paĝo, en kiu la grupo formiĝis)