Vikipedio

Svahillingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la svahila lingvo
(Alidirektita el Svahila Vikipedio)

La svahillingva Vikipedio aŭ pli koncize svahila Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la svahila lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Wikipedia ya Kiswahili. La projekto komenciĝis en aprilo 2003.[1] Ĝi estas la unua kaj nuntempe unu el nur kvar lingvaj eldonoj de Vikipedio en Niĝer-kongaj lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj. Temas pri la dua plej granda lingva eldono de Vikipedio en Niĝer-konga lingvo, post la joruba Vikipedio.

Svahillingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-sw.svg
Retadreso sw.wikidark.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo svahila
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 24-a de majo 2022
Artikolnombro 72 520
Profundeco 8.3
Paĝoj 144 425
Redaktoj 1 223 729
Uzantoj 53 508
Aktivaj uzantoj 186
Administrantoj 14
Dosieroj 2 268
Information icon.svg
v • d • r

La projekto estis menciita la 27-an de aŭgusto 2006 en artikoloj de la periodaĵoj International Herald Tribune kaj New York Newsday pri la luktoj de malgrandaj lingvoeldonoj de Vikipedio.[2] En 2009, Google finance subtenis la kreadon de artikoloj en la svahila Vikipedio. [3] La 20-an de junio 2009, la svahillingva Vikipedio fundamente novigis la aspekton de sia ĉefpaĝo. La 24-an de majo 2022 ĝi enhavas 72 520 artikolojn. Interesa detalo estas, ke en la komenca fazo de la projekto laŭ vikipediaj statistikoj dufoje la artikolo "Esperanto" estis tiu prilaborita de plej granda nombro da redaktantoj po monato, nome en decembro 2003 kaj en junio 2004.[1]

Vidu ankaŭRedakti

  • "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj

ReferencojRedakti

  1. ↑ 1,0 1,1 statistikaj informoj pri la svahillingva vikipedio de Erik Zachte esperante, parte angle
  2. ↑ Building Wikipedia in African languages, "Konstruante Vikipedion en afrikaj lingvoj", de Noam Cohen, International Herald Tribune, la 27-an de aŭgusto 2006.
  3. ↑ Kiswahili Wikipedia Challenge, "Defio Svahillingva Vikipedio", patronita de Google. Arkivita el la originalo je 2012-05-24. Alirita 2019-06-26.

Eksteraj ligilojRedakti

  • Kategorio Svahillingva Vikipedio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • la svahillingva Vikipedio


 
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri komputiko.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikidark.org/w/index.php?title=Svahillingva_Vikipedio&oldid=7376745"
Wikipedia dark mode