Vikipedio

Odeso

la ĉefurbo de Odesa Provinco en Ukrainio
Koordinatoj: 46° 28′ 18″ N 30° 42′ 37″ O / 46.47167 °N, 30.71028 °O / 46.47167; 30.71028 (mapo)

Odeso aŭ Odessa aŭ Odesa (ukraine Одеса, ruse Одесса, jide אָדעסאַ) estas ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco. Neoficialaj nomoj de la urbo estas: perlo de Nigra Maro, Odeso-panjo (ruse Одесса-мама [odesa-mama]), Suda Palmira.

Odeso
ukraine Одеса (latinlitere: Odesa), ruse Одесса
urbo
Potěmkinovy schody.jpg
Ŝtuparo de Potjomkin
Flag of Odessa, Ukraine (1999).svg
  Flago
Coat of Arms of Odessa.svg
  Blazono
Oficiala nomo: Одеса
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Odesa provinco
Historiaj regionoj
5
 - Romia imperio
 - Ora Hordo
 - Krimea Ĥanlando
 - Osmanida imperio
 - Rusia Imperio
Konata loko Potjomkina ŝtuparo
Situo Odesa
 - alteco 40 m s. m.
 - koordinatoj 46° 28′ 18″ N 30° 42′ 37″ O / 46.47167 °N, 30.71028 °O / 46.47167; 30.71028 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 65 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco −4,2 m s. m.
Areo 236,9 km² (23 690 ha)
Loĝantaro 1 015 826 (2021)
Denseco 4 287,99 loĝ./km²
Maro Nigra Maro
Fondita 2-a de septembro 1794
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 65000–65480
Kodo +380 48
OKATO 5110100000
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Situo rilate al Nigra Maro
ButtonRed.svg
Situo rilate al Nigra Maro
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Odessa
Retpaĝo: www.odessa.ua
Strando Ĉajka en Odeso
Hotelo Odessa
Enirejo en Haveno de Odeso
la Operejo

Enhavo

  • 1 Situo
  • 2 Klimato
  • 3 Historio
  • 4 Vidindaĵoj
  • 5 Ekonomio
  • 6 Loĝantaro
  • 7 Urbaj festoj
  • 8 Religio
  • 9 Internaciaj rilatoj
    • 9.1 Ĝemelurboj
    • 9.2 Partneraj urboj
  • 10 Famaj odesanoj
  • 11 Esperanto en Odeso
    • 11.1 Esperanto-renkontiĝoj
    • 11.2 Esperanto-kluboj
    • 11.3 Esperantistoj el Odeso
    • 11.4 ZEO-oj
  • 12 Galerio de vidindaĵoj
  • 13 Noto
  • 14 Vidu ankaŭ
  • 15 Eksteraj ligiloj

SituoRedakti

Odeso situas ĉe norda bordo de la Nigra Maro. Apud la urbo troviĝas tri estuaroj: Kujalnik, Haĝibejskij, Suhoj.

KlimatoRedakti

La klimato de Odeso estas kontinenta kun milda vintro kaj varma somero. Mezjara temperaturo estas 10,3 °C.

HistorioRedakti

La urbo fondiĝis en 1794 per reskripto de Katerina la 2-a. Post centjaro Odeso transformiĝis el modesta urbeto en la kvaran plej grandan urbon de la Rusa Imperio.

En 1920 komencis soveta potenco en la urbo.

Dum la Dua Mondmilito en Odeso la soveta armeo batalis kontraŭ pli forta malamiko dum 73 tagoj de la 5-a de aŭgusto ĝis la german-rumana venko je la 16-a de oktobro 1941. La soveta armeo liberigis Odeson la 10-an de aprilo 1944. En 1945 Josif Stalin donis al la urbo la titolon Urbo-Heroo.

VidindaĵojRedakti

  • Odesa arkeologimuzeo

EkonomioRedakti

La Haveno de Odeso[1] (ukraine Одеський морський торговельний порт) estas la plej grandaj havenoj en Ukrainio kaj unu el la plej gravaj havenoj en la baseno de Nigra Maro, kun kapacito de totala ĉiujara trafiko de 40 milionoj da toneloj (15 milionoj da toneloj de solida kargo kaj 25 milionoj da toneloj de likva kargo). La haveno havas tujan aliron al fervojoj kiuj permesas rapidan transporton de kargo de maraj itineroj al surtera transporto.

LoĝantaroRedakti

Nacia kontingento en 2001
Nacio Kvanto de homoj, mil (%)
Ukrainoj 622,9 (61,6 %)
Rusoj 292,0 (29,0 %)
Bulgaroj 13,3 (1,3 %)
Judoj 12,4 (1,2 %)
Moldavoj 7,6 (0,7 %)
Belorusoj 6,4 (0,6 %)
Armenoj 4,4 (0,4 %)
Poloj 2,1 (0,2 %)
Sume 1 010,3

Urbaj festojRedakti

  • 2-a de septembro — Tago de la urbo.
  • 1-a de aprilo — Humurino (La Tago de Rido).
  • 10-a de aprilo — Tago de liberigo de Odeso (dum la Dua mondmilito).
  • julio - Odesa internacia filmfestivalo

ReligioRedakti

Plejmulte odesanoj estas ortodoksanoj.

Ekzistas ankaŭ rimarkeblaj komunumoj de katolikoj, judistoj kaj islamanoj, kiuj, tamen, antaŭe estis pli nombraj ol nuntempe.

Internaciaj rilatojRedakti

ĜemelurbojRedakti

Flago Urbo Lando Jaro
  Liverpulo Britio 1957
  Oulu Finnlando 1957
  Splito Kroatio 1964
  Jokohamo Japanio 1965
  Aleksandrio Egiptujo 1968
  Vankuvero Kanado 1971
  Genuo Italio 1972
  Marsejlo Francio 1973
  Baltimoro Usono 1975
  Segedo Hungario 1977
  Valencio Hispanio 1981
  Kalkuto Barato 1986
Flago Urbo Lando Jaro
  Regensburg Germanio 1990
  Konstanco Rumanio 1991
  Varna Bulgario 1992
  Hajfo Israelo 1992
  Lodzo Polio 1993
  Cindao Ĉinio 1993
  Pireo Grekio 1993
  Kiŝinevo Moldavio 1994
  Nikozio Kipro 1996
  Jerevano Armenio 1995
  Stambulo Turkio 1997
  Rostov-na-Donu Rusio 2009

Partneraj urbojRedakti

Flago Urbo Lando Jaro
  Taganrog Rusio 1993
  Groznij Rusio 1994
  Moskvo Rusio 1995
  Minsko Belarusio 1996
  Tbilisi Kartvelio 1996
  Gdansko Polio 1996
  Talino Estonio 1997
  Volgogrado Rusio 2001
Flago Urbo Lando Jaro
  Sankt-Peterburgo Rusio 2002
  Bresto Belarusio 2004
  Valparaiso Ĉilio 2004
  Klaipėda Litovio 2004
  Larnaka Kipro 2004
  Vieno Aŭstrio 2006
  Ningbo Ĉinio 2008
  Varsovio Polio 2010

Famaj odesanojRedakti

  • Anna Aĥmatova — elstara rusa poetino, tradukisto.
  • Ilja Arnoldoviĉ Ilf kaj Eŭgeno Petroviĉ Petrov — rusaj verkistoj.
  • Ilja Meĉnikov — Nobel-laŭreato pri medicino.
  • Leonido Utjosov — eminenta rusia kantisto, aktoro kaj orkestrestro de la unua ĵaza bando en Rusio
  • Oleksandr Dovĵenko — ukraina kino-reĝisoro, scenaristo, verkisto.
  • Rodion Malinovskij — soveta marŝalo.
  • Sergej Korolov — eminenta sovetia sciencisto kaj organizisto de la raketa-kosma industrio de USSR.
  • Vladimir Ĵabotinskij — verkisto, frua gvidanta cionisto.
  • Miĥail Ĵvaneckij - fama humura kaj satira verkisto (kaj aktoro de propraj verkoj).
  • David Ojstraĥ - rusia juddevena violonisto, dirigento kaj profesoro.
  • Waldemar Haffkine - rusia juddevena bakteriologo, li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio (vidu: bubona pesto kaj ĥolero) (Waldemar Mordechai Wolff Haffkine [Valdemar Mordeĥaj Volf Hafkine], jen en germanlingva literumo, en la rusa Мордехай-Вольф Хавкин [Mordeĥaj-Volf Ĥafkin] (naskiĝis la 15-an de marto 1860 en Odeso,[2] Rusia Imperio - mortis la 26-an de oktobro 1930 en Laŭzano, Svisio) estis rusi-juda bakteriologo, kies kariero estis damaĝita en Rusio ĉar "li malakceptis konvertiĝi al Rusia Ortodoksismo."[3] Li elmigris kaj laboris ĉe la Institut Pasteur en Parizo, kie li disvolvigis la kontraŭĥoleran vakcinon kiun li aplikos sukcese en Hindio. Li estis agnoskita kiel la unua mikrobiologo kiu disvolvigis kaj uzis vakcinojn kontraŭ ĥolero kaj bubona pesto. Li provis siajn vakcinojn sur si mem).

Esperanto en OdesoRedakti

En Odeso estas okazinta la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj.[4]

Esperanto-renkontiĝojRedakti

La ĉefa ĉiujara esperanta aranĝo en Odeso estas Esperanto Humurino.

Esperanto-klubojRedakti

  • Blanka Akacio (kontaktu: [email protected]).
  • Verdaĵo (kontaktu: [email protected]).

Esperantistoj el OdesoRedakti

  • Abram Kofman
  • Eŭgeno Aisberg
  • Miĥail Solovjev
  • Nikolaj Borovko
  • Samuil Ŝatunovskij
  • Semen Vajnblat
  • Sergej Rublov
  • Tatjana Aŭderskaja
  • Vladimir Gernet
 
la busta statuo de Zamenhof en Odeso
 
memortabulo omaĝe al V. Gernet en Esperanto kaj la rusa en Odeso
  • Vladimir Samodaj
  • Nataliya Chumak, nun loĝas en Antverpeno

ZEO-ojRedakti

En Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-Objektoj[5]:

  1. Monumento al Zamenhof. La monumento estis muntata en 1957[6] kaj ĝis nun ĝi estas la sola monumento de Zamenhof en Ukrainio. Ĝi troviĝas laŭ la adreso Deribasivska 3.
  2. Memortabulo de Gernet. La tabulo al Gernet troviĝas en la Tairova instituto de vinberkulturo kaj vinfarado kaj estis farata dank' al iniciato de e-klubo «Verdaĵo» en julio 2011.

Galerio de vidindaĵojRedakti

  •  

    Potjomkina ŝtuparo inter 1890 kaj 1905

  •  

    Fervoja stacidomo

  •  

    Richelieu Strato kaj la Opera Teatro inter 1890 kaj 1905

  •  

    Kanono sur Primorskij bulvardo

  •  

    Voroncova palaco

  •  

    Voroncova lumturo

  •  

    La statuo de leo en Urboĝardeno

  •  

    Katakomboj estas reto de subteraj labirintoj sub Odeso.

  •  

    Tipa arĥitekturo de Moldovanka

  •  

    Ruĝa hotelo

  •  

    Pasaĵo

  •  

    Odesa filharmonio

  •  

    La monumento de Duko

  •  

    Arkadio estas la plaĝo kaj la banloka distrikto en Odeso.

  •  

    Urbodomo

  •  

    Odesa ortodoksa kadetralo

  •  

    Bazaro Privoz

  •  

    La memorejo de heroa defendo de Odeso

  •  

    Odesa funikularo

NotoRedakti

  1. ↑ Informoj pri la haveno. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 14 de marto 2014.
  2. ↑ Waldemar Haffkine: Pioneer of Cholera Vaccine. EDYTHE LUTZKERAND kaj CAROL JOCHNOWITZ. American Society for Microbiology Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. ↑ Rats, fleas and men; Anthony Daniels on how the secret of bubonic plague was found.de Anthony Daniels. Sunday Telegraph (Londono). p. 14. 25a de Aŭgusto, 2002.
  4. ↑ La 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Arkivita el la originalo je 2012-04-11. Alirita 2011-01-07.
  5. ↑ ZEO-oj en Odeso. Arkivita el la originalo je 2012-03-03. Alirita 2011-09-05.
  6. ↑ historio pri la ekesto de la monumento de Zamenhof

Vidu ankaŭRedakti

  • Odesa internacia filmfestivalo
  • Haveno de Odeso
  • Internacia flughaveno Odesa
  • 2606 Odessa

Eksteraj ligilojRedakti

  • Odeso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • Kategorio Odeso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
  • Odeso en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)
  • Oficiala retejo
  • La retejo pri Odeso kaj ĝia E-vivo (eo) Arkivigite je 2012-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
  • La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (eo, rusa, ukraina)
  • La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe Vizaĝlibro (eo)
  • Esperanta Humurino en Odeso (eo)
  • Kanto pri Odeso (eo)
  • Elektrona mapo de Odeso (angla) Arkivigite je 2010-08-11 per la retarkivo Wayback Machine


Elŝutita el "https://eo.wikidark.org/w/index.php?title=Odeso&oldid=7644944"
Wikipedia dark mode